Blankakola milvo
Blankakola milvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakola milvo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leptodon forbesi (Swann, 1922) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankakola milvo, Leptodon forbesi, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas en Sudameriko en limigita areo de nordorienta Brazilo.
La Blankakola milvo estas 50 cm longa. Plenkreskulo havas grizan kapon kun blanka nuko, nigrajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn, kaj grizan voston kun tre larĝa, nigra antaŭfina bendo kaj blankeca pinto. Ĝi estas tre simila al pli sude distribuata Grizkapa milvo (L. cayanensis) kaj estis ofte merĝita en ĝi kiel subspecio.
Tiu specio estis klasita kiel Draste Endanĝerita. Estis malmultaj vidaĵoj el ĝi, kaj oni scias neniom pri manĝo aŭ reprodukta ekologioj. La areoj kie ĝi estis vidata, en marborda Alagoas kaj Pernambuko, suferis amasan senarbarigon. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je nur kelkaj 50 paroj.
La latina scienca nomo rememoras la britan zoologon William Alexander Forbes.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Leptodon forbesi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Draste Endanĝerita
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|